Baldur Ragnarsson f. 1930
TRI POEMOJ
Baldur Ragnarsson naskiĝis en 1930 en Búðareyri ĉe Reyðarfjörður en orienta Islando, elkreskis en proksima vilaĝo Eskifjörður ĝis siaj junulaj jaroj. Studis islandan kaj anglan lingvon ĉe Universitato de Islando. Gimnazia instruisto kaj lerneja inspektoro, emeritiĝis en jaro 2000. Verkisto en la islanda kaj Esperanto. Lernis Esperanton kiel gimnaziano kaj baldaŭ aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movado. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum jaroj, prezidanto de Belartaj Kongresoj de Universala MEIRA ↲
Baldur Ragnarsson naskiĝis en 1930 en Búðareyri ĉe Reyðarfjörður en orienta Islando, elkreskis en proksima vilaĝo Eskifjörður ĝis siaj junulaj jaroj. Studis islandan kaj anglan lingvon ĉe Universitato de Islando. Gimnazia instruisto kaj lerneja inspektoro, emeritiĝis en jaro 2000. Verkisto en la islanda kaj Esperanto. Lernis Esperanton kiel gimnaziano kaj baldaŭ aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movado. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum jaroj, prezidanto de Belartaj Kongresoj de Universala Esperanto-Asocio 1975–1985, estrarano pri kulturo kaj edukado de UEA 1980–1986, vicprezidanto 1980-83, akademiano ekde 1979. Poemlibroj en Esperanto: Ŝtupoj sen nomo 1959, Esploroj 1974, La neceso akceptebla 2008, La fontoj nevideblaj, 2010, Laŭ neplanitaj padoj 2013. La lingvo serena (plena kolekto de originalaj verkoj, poezio kaj prozo), 2007. Tradukoj el la islanda: Sub stelo rigida (Þorsteinn frá Hamri), 1963, Islandaj pravoĉoj 1964, Sagao de Njal 2003, Sendependaj homoj (Halldór Laxness) 2007, Edda de Snorri Sturluson 2008, Vundebla loko (Gerður Kristný), 2009, Sagao de Egil 2011, Sagao de la Volsungoj kaj ĝiaj fontoj 2011. Dekoj de unuopaj tradukoj, poemoj kaj prozo en La Tradukisto. ↑ MINNA