Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 36Somera noktoSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Dum la silento ludas sur la vesperruĝa harpo
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Dum la silento ludas sur la vesperruĝa harpo
kaj la montoj spegulas sin en la krepuska profundbluo, kiu neniam estiĝos nokto, velas la amo trans senonda maro. atendas juna virino ĉe algoborda golfeto kaj aŭskultas ĉu proksimas remilaj puŝoj. Dum la molanaso dormas, kapon sub flugilo. vojas suno super maron, vekas mevon kaj ŝternon, denove estas puŝita boato *de la bordo, remilteniloj kaptitaj per harditaj manoj. La remilpadeloj kisas glatan fjordon kiel blankaj flugiloj. Tiam kilŝtipoj estas fortiritaj por gardo kontraŭ la tajdo kaj mateno kaj laboro atendataj sen dorma ripozo. |