Du maljunaj homoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 40

Du maljunaj homoj

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Stranga estas la koro
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Stranga estas la koro,
> sur malforta folio de aŭtuno
ĝi iras la maron de morto.
Sur nigra ĉevalo
> vi rajdis de la hejmkampo,
bela kaj juna,
> kiam mi revenis kun mia venko
por doni al vi.
Dum tuta nia vivo ni iris la saman vojon
sen renkonti unu la alian.
En mia funebra procesio vi estis la sola
kiu faligis larmojn.
Nun mi scias
> ke amo ne aĉeteblas per venko,
nur doneblas kaj akcepteblas
> en humileco . . . .
. . . . tiun scion mi lernis,
> kiam palaj folioj de aŭtuno
falis sur mian ĉerkon.