Manoj kaj vortoj - Sepa poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 7

Manoj kaj vortoj - Sepa poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Malaperintaj miljaraj landoj de la etnoktoj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Malaperintaj miljaraj landoj de la etnoktoj
forgesita hela ŝultro ripozo por vagemaj okuloj
vaganta menso
perfekta
dormanta universo
kiu ankoraŭ briletas trans ĉiam moviĝantaj lagoj

ho donu al mia lango purigon per fajro
donu al mia lango durecon per fajro

dormanta netuŝita mano
kiun mi tuŝis
kaj alvokas
blankmontojn
blumontojn en alia frideto de nokto.