Kristnasko | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 9

Kristnasko

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Kristnasko, / kandelumoj en blua malproksimo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Kristnasko,
kandelumoj en blua malproksimo
trans la jaroj,
juneca memoro pri amo.
Pura mi paŝas el la kuvo
sur la kuireja planko,
benita de laca patrino,
vestita per nova ĉemizo.
Kristnasko,
feliĉaj larmoj
de malriĉa infano.