Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 13Kie estas via kredo?Sekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Kie estas via kredo?
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Kie estas via kredo?
> Vi, kiu eksidis en ŝtorma nokto sub litkovrilo > kaj aŭskultis vortojn pri Dio de maljunulino kiu diris: Unu ŝirmo estas kontraŭ ĉiuj ŝtormoj, unu vojo estas super ĉiuj vojoj, unu konsolo estas por ĉiuj suferoj, kaj la plej mizera el mizeruloj tion trovas, > kion tiu serĉas, kaj mi, kiu nenion havas krom la ĝojon mencii la nomon de Dio. Tio estas dirita dum trikado de pantofletoj kaj pugnogantoj, > iafoje kun jena aldono: Min mizeran Li eble povus uzi > por diri ion bonan al infaneto. Kandopeco – kristalklara, se levita kontraŭ lumo - fluas sur via lango. Kie estas via kredo? |