Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 29ProtokoloSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Sur malmolaj benkoj en la Bontempla Domo
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1926
Grupo:Islanda
Sur malmolaj benkoj en la Bontempla Domo
sidas la laboristoj kiel en preĝejo unu dimanĉon en ĉiu monato kaj parolas pri la bezonoj de la lando. *Prezidanto! Ĉu mi ekhavu la vorton? Tiu ĉi societo estis fondita por plibonigi la vivkondiĉojn de la laboristoj. Kiel estus *al la komercisto, la bona sinjoro, > se neniu volus labori? – Liaj fisenditoj kaj klaĉuloj povas porti al li > tiujn miajn vortojn, se ili volas. Diras ne pli portempe. La saĝulo de la vilaĝo ekparolas; La maljusteco de la mondo neniam estos plibonigebla antaŭ ol > la ĉiopotenca Dio donas feliĉon al ĉiuj – ankaŭ al > la riĉaj. Por kio venis Jesuo Kristo en la mondon? Diras ne pli portempe. La afero prenita el la programo, ne pli, kunveno finita. |