Infanaĝa sonĝo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 28

Infanaĝa sonĝo

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:La tagoj estas kiel pezaj katenoj,
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
La tagoj estas kiel pezaj katenoj,
ĉiu nokto estas ŝarĝita de timo,
ĉar la ŝarĝojn de hieraŭ ni portis en la dormon
kaj ni vekiĝas egale lacaj en la mateno.
Sed unu ŝonĝon mi havis
malmulton signifan.
Mi kredas min granda
kaj sufiĉe forta,
ĉia aspiro malaperis el mia menso.
Mi portis la plej pezajn ŝarĝojn
kaj sentis kiel la laco okupis min
kiel dolĉa feliĉeco.
Mi portis pli pezajn ŝarĝojn ol aliaj,
facile mi ĵetis ilin je la fino de la vojo
kaj viŝis la ŝviton de mia frunto per kruda jakomaniko,
poste mi reiris rekta
por nova ŝarĝo.
Poste mi vekiĝis en frua mateno
en la teruran inkubon de la realeco.
La tagoj estas kiel pezaj katenoj.