Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 6 | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 14

Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 6

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Kiu insulo levis sin el la maro?
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
6

Kiu insulo levis sin el la maro?
Kiuj insuloj levis sin el la maro?
Marrokaj insuloj
roke protektitaj havenoj
allogaj strandoj.
Kaj en la momento kiam ni komprenas
ke neniu komparo estas plene fidinda
ni samtempe vidas ke ĉiuj tiuj lokoj
estis ligitaj sur unu ĉenon
aktvarolaj juveloj sur unu ĉeno
dependaj de la sama kondiĉo
manipulitaj de la sama avaregulo
kvankam iuloke la oro estis forĝita en brilo de sango
kaj la arĝento iuloke lumigita de klaro de larmoj
sed larmoj
kaj sango
iuloke sekiĝis en la polvo de brilantaj metaloj.

*
Kaj kiu ŝipo kuŝis ankrite ekster la havena elirejo
inter monto kaj monto en frideta lumo de mezmateno
en mia revo aŭ rememoro?

Kaj mia revo estas ŝipo kun miloj da mejloj nevelitaj
kaj la ĝojo naskiĝanta en mia brusto kiam ĝi ekvelas
similas nur al la doloro vekiĝanta je ĝia proksimiĝo havenen.

Kaj mi jam ne scias ĉu tiu ŝipo estas la luma ĝojoŝipo
aŭ la nigra drako de la malĝojo
kiu kuŝas fidinde ankrita sur kvieta matenmaro
sur kvieta matenmaro en mia revo.