Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 30PalmodimanĉoSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Se la Sinjoro venus ĉi tien en tiu tago
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Se la Sinjoro venus ĉi tien en tiu tago
rajdante sur malgrasa ĉevalaĉo kiun Li estis pruntopreninta ĉe maljuna Halldór la ĉevalmarĉandanto, kion Li tiam farus kion Li tiam dirus por ekzemplo al Bjarni Thordarson, kiu ripozigas siajn lacajn ostojn dormante sub la ŝtatradia diservo, laca pro servo kiel pastra asistanto, sed anstataŭe fariĝis *prezidanto de la Laborista societo, patro de dekdu infanoj, maljunulo en siaj *sepdekaj jaroj? |