Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 10Malriĉaj homojSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Malriĉaj homoj / forlasas unu vilaĝon, salutas alian kaj forlasas denove.
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Malriĉaj homoj
> forlasas unu vilaĝon, salutas alian kaj forlasas denove. Post *jarojn longa *restado for de siaj originoj rompiĝas denove > la *restado, kaj ili serĉas sian originon > kie ili konas ĉiujn markojn kaj signojn. Maljunulino, kiu remis ses vintrajn sezonojn sub la Glacio, > kiam ŝi estis juna, kaj ekhavis unu filinon, > diras al la gejunuloj: Neniu konas sian noktejon > escepte de la tombo. Geedzoj kun du infanoj kaj adoptita knabo staras sur la kajo > kaj atendas la venon de la bordŝipo. La infanoj kaŭras > ŝirme post iuj kestetoj, sakoj kun litaĵoj, kaj > litkadroj, rigardas bluan sitelon kun faruna kaco > kiel provianto kaj du boteloj kun kvaronlitro da lakto. Kaj kiam la ŝipo ekiras for la blua sitelo restas sur la kajo, forlasita kaj forgesita en la rapidfuŝo. Alkajiĝi denove pro unu sitelo de kaĉo estas neeble kiun malriĉa familio vidas malaperi en aŭtuna > matenbrumo. Post dudek jaroj > mi vidas kie la blua sitelo staras sur la kajofino, > kaj mi memoras la guston de tiu kaĉo kiun ĝi entenas. |