Olaf la milda | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 23

Olaf la milda

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Pezopaŝe / iras mia parenco, Olaf la milda, al tiu kiu regas
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Pezopaŝe
> iras mia parenco, Olaf la milda, al tiu kiu regas
> kaj demandas humilmense:
Estas ne plu eble uzi mizerulon por bagatelo?
Kaj kiu volus
> rifuzi maljunulon tagon post tago
> kvankam li ĝenas tiujn kiuj ankoraŭ estas junaj.
Venos la tempo
> ke vi maljuna forlasas vian laboron kaj havas nenion
> krom la larmojn de la senfortuloj kaj malrapide
> lamiras ĉirkaŭ *viaj neobeemaj ŝafoj sur la Deklivo
> kiam aliaj laboras tagon kaj nokton.
Estas penseble.
> ke vi mem falos iun tagon
> sub tro peza ŝarĝo kiel Olaf la milda,
> kaj estos enterigita en suna vetero dum la plej prospera sezono
> kiam neniu havos tempon partopreni.
La pastro tiam diros super via ĉerko:
Li estis fidinda pri malmulto;
> kaj forgesi mencii,
> ke vi remis ĉi tie por fiŝado antaŭ ol ekzistis la vilaĝo
> kaj nenia Komerco venis por aĉeti de ni la fiŝon,
> ke vi konstruis vian kabanon sub la monto
> antaŭ ol iu revis ke ĉi tie
> estos ŝipekipado por fiŝado.
Kaj viaj samaĝanoj
> estos kolektitaj por porti vin al la tombejo
> kaj ŝoveli teron sur vin,
> kaj viaj filoj prenas liberon de siaj laboroj
> duonan tagon.
Via nepino, kiun vi balancis sur via genuo kiam ŝi
> estis knabineto, rigardas el la fenestro dum
> ostecaj, polvokovritaj ĉerkoportistaj fingroj
> etendas sin por pankukoj en rozumita telero.
Silentaj maljunuloj ŝmactrinkas nigran kafon fininte laboron.