Je mateno | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Je mateno

Unua verso:Ĉe la pordeg' mi staras je forir'
Aŭtoro:Jón Helgason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 21a 12a Novembro 1995
Proks. dato:≈ 1975–2000
Dato:1996
Grupo:Islanda
1.
Ĉe la pordeg’ mi staras je forir’,
ĉiele lumas taga rand’ de or’;
plej bena don’ laŭ mia kordezir’:
ke min atendu tag’ de fruktlabor’.
2.
Vesperan sunon vidos mi kun tim’,
se venkos mim postulo de la tag’,
ke transu pli je unu paŝ la lim’
de l’ vasta grund’ de mia kultiv-ag’.
3.
Rapido-flue proksimiĝas fin’
de tiu sola viv’ de mia dum’,
ne scias mi dum tero turnas sin,
ĉu min rebenos tiu ĝoja lum’.
4.
Kaj kiam malfiksiĝis de la mur’
la ligoj, kiuj tenis min al bord’,
kaj kovros teron vasta nokt-obskur’
la pens’ persistos ĉe l’ malnova ord’.
5.
Mi tiam vidos eton de l’ plenum’,
ĉar regis ofte sento de la van’.
Malfruas jam! Neniam plu en lum’
plugilon gvidos grunde mia man’.