Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La strofoj de Bjorn ViolonoUnua verso:Similas mi al birdo, / kiu senpluma kaŭras,
Aŭtoro:Aŭtoro nekonata
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 25, 1997
Proks. dato:≈ 1575
Klarigoj
„Bjorn Violono (Fiðlu-Björn) probable vivis en la dua parto de la 16-a jarcento, sed ĉiuj fontoj pri li havas legendan aspekton. La sekvanta poemo estas nomita aŭ La strofoj de Bjorn Violono (Vísur Fiðlu-Bjarnar) aŭ Poemo de tristo aŭ malĝojo (Raunakvæði). En iuj manuskriptoj ĝi havas la subtitolon „Poemo kantita el roko“ sed legendo diras, ke Bjorn Violono aŭdis la poemon kantatan el roko aŭ ŝtono (verŝajne aludo al feoj) kaj do ne verkis ĝin mem. Tiu ĉi poemo estas la sola de Bjorn Violono kiu estas konservita.“
1. Similas mi al birdo,kiu senpluma kaŭras, rampas tuj en ŝirmejon, el vento provas eskapi, perdas kanton kaj naĝon, sian ĝojon faligas. Tiel hom’ mateniĝe kantas pri kordoloro.
2. Similas mi al la ŝipo,kiu sen teno kuŝas, sola ĉe l’ maro malvarma, ne trovas lokon ripozan, leviĝas alte la ondoj, muĝas la plaŭdaj frapoj. Tiel hom’ mateniĝe kantas pri kordoloro.
3. Similas mi al la domo,kiu sur kruta deklivo staras kaj baldaŭ falos, muroj dise rompiĝos, kurbas fostoj malnovaj, tremas traboj salonaj. Tiel hom’ mateniĝe kantas pri kordoloro.
4. Similas mi al la harpokiu inerte kuŝas, kordomanka kaj vaka, pasis for la ludanto, kovras ĝin fulgo nigra, mankas la homa tuŝo. Tiel hom’ mateniĝe kantas pri kordoloro. |