Jóhann Jónsson | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Jóhann Jónsson 1896–1932

UNU POEMO
Jóhann Jónsson naskiĝis je Staðarstaður en Snæfellsnes. Finite siajn studojn en la Gimnazio en Rejkjaviko li iris al Germanio, kie li studis literaturon dum kelkaj jaroj en universitato. En Germanio li mortis pro tuberkulozo, nur 36-jara.
   Jóhann ne estis produktiva poeto, sed liaj malmultaj poemoj atestas artan rafinitecon kaj evidentan poetan talenton. La plej multaj estas verkitaj sub tradiciaj formoj kaj laŭ la novromantika spirito. Jóhann majstris la germanan lingvon kaj tradukis en tiun lingvon islandajn literaturajn verkojn, i. a. poezion, kie li fidele konservas la originalan tekston enhave kaj forme. 

Jóhann Jónsson aŭtoro tradukita de Baldur Ragnarsson

Poemo
Postperda sopiro ≈ 1975–2000