Dometo de Vigga* | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 37

Dometo de Vigga*

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Rapide malmultiĝas / la praloĝejoj de la vilaĝo,
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Rapide malmultiĝas
> la praloĝejoj de la vilaĝo,
kiuj entenis tri generaciojn de malriĉuloj,
> ĉiuj sub klintegmento, duone fositaj en tero,
> kun unu gablo kontraŭ suno, sinkantaj kaj oblikvaj,
> kiel vivospertaj taglaboristoj.
Hodiaŭ, antaŭ ol la laboristoj komencos sian laboron,
> Jon Jonson fiŝisto estu forlasinta la farmdometon
> Viggukot, legitiman posedaĵon de la komunumo,
> kaj movinta sian familion al pli saniga loko.
Nova malsanulejo *estu konstruita
– je kosto de la distrikto –
kaj la vojo al ĝi estu farata tra la farmdometo.
Kaj la infanoj de Jon Jonsson
ne komprenas ion ajn,
kaj la ratoj, kiuj manĝis tiujn panpecojn,
kiujn ili preterlasis,
havas neniujn ideojn,
ke la komunuma estraro
akceptis kaj sigelis leteron,
kio faris iln senhejmaj,
kaj konstruos vojon
el tiuj ŝtonoj, kiuj estis ilia ŝirmo
tra mil generacioj.


Athugagreinar

*Vigga: virina karesnomo.