Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
PrintempoUnua verso:Venis printempo, reverdas folioj
Aŭtoro:Jón Thoroddsen
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Fonto:Norda prismo. paĝo(j)4-5, 1956.
Proks. dato:≈ 1950
Dato:1854
Venis printempo, reverdas folioj,
falas riveroj malsupren laŭ mont’, baldaŭ rekantos arbare pluvioj, cignoj sur lago kaj turdoj ĉe font’. Lumas l’insuloj kaj rifoj en sun’, nestas anasoj en paca komun’. Valoj ridetas kaj verdaj montetoj, pelas brutaron vokanta junul’, dancas ŝafidoj nun inter floretoj, ludas l’infanoj kun ĝoj’ en l’okul’. |