La junulo en l’ arbaro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La junulo en l’ arbaro

Unua verso:Mi sonĝis ke mi vagis en l’ arbaro kiel lastjare . . .
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)Dudeksepa numero - 12a Novembro 1997
Proks. dato:≈ 1925
Dato:1925
Grupo:Islanda

Klarigoj

En la poemlibro de Laxness (Kvæðakver) 1930 estas espresionismaj kaj superrealismaj influoj klare konstateblaj. Unu el tiuj poemoj havas apartan pozicion, Unglingurinn í skóginum (La junulo en l’ arbaro), pro sia superrealisma karaktero. Ĝi havas interesan historion. Halldór estis sendinta skribpeton al la islanda parlamento por subvencio por financi sian vojaĝon al Sicilio en la somero 1925, kie li intencis verki romanon. Ŝajnis tre probable, ke la parlamentanoj konsentos pri tiu monhelpo. Dum la vintro Halldór verkis poemon, ĉi sube tradukitan en Esperanton, poemon, kiu estas   MEIRA ↲
Mi sonĝis ke mi vagis en l’ arbaro kiel lastjare kiam mi iris en l’ arbaron kun mia amikino; kaj staris ŝi sola sur loko senarba ĉe la rojo.
>Kaj tiam venas la junulo en l’ arbaro kun juna vergo en la mano, vestita per mantelo plektita el folioj.
>Kaj li kuras sur la bordon, sin klinas al la rojo, elĉerpas akvon per sia manplato, ¢etas en l’aeron kaj kaj diras:
(Li:)
Eja!
Eja perloj! Eja juveloj!
Eja ludo
ludo en sunbrilo
en arbaro!
Kiu iris en la arbaron,
kisis anemonojn kaj ridis,
anemonojn kaj anemonojn
kaj ekploris?
Etulino,
venu etulino,
venu eta petulino
doni kison al mandarino
en arbaro!
(Ŝi:)
Fi, fi.
(Li:)
Etulino,
eta petulino,
lilia sino,
tamburino,
orofonto kaj mia brilo,
jen mi venas vidi vin, vin.
Luno de Nuno
veninta de Suno,
sunluno de Nuno
nunluno de Suno
de Sunlunonuno
por havi vin, vin –
(Ŝi:)
Neniam vi havos min!
(Li:)
Ho mi scias vin tute
tute kiel vi etas
etas kaj petas,
ĉar mi estas Safiro
el Saharo en Aharabio
Saba en Abario
kaj scias ĉion,
Abaro el Sabario
Saraba el Arabio
kaj scias ĉionĉionĉionĉion.
Ĉion.
(Ŝi:)
Vi ne scias ion, egalas nenion.
Li klinis sin super la fonton, legis rebrilon de l’ ondoj.
La tago forpaŝetis
la tago eksilentis,
dormetas Eolo,
dum la zumo de la tago
en la paco de l’ vespero
malplifortis
kaj la kanto de la vago
en la fajro de l’ etero
jam ekmortis
li donis al mi la manon, montris al la suno kaj kantis:
Eja mi estas la arbaro
l’ arbaro mem:
maten-arbaro rose kovrita
lando diamanta;
mi estas la meztag-arbaro.
la kantobirda harpo;
la pepanta vesper-arbaro,
la krepuska branĉaro
volvita de blankaj nebuloj;
verde vestita majo
de sendiaj tero-sonĝoj,
ĉieleca volupto
de pagana humo.
Kaj la tuta kreitaĵo sin ebriigas sub miaj folioj.
Mi estas la cent-kolora arbar-simfonio de l’aŭtuno
kaj vidu, falas miaj folioj,
ili falas sur la teron
kaj mortas
subtretitaj de la botoj de la bird-kaptisto.
Kaj la akcipitroj sidigas sin sur la blankajn branĉojn. Kaj la
hundoj de la sorĉisto flarvagas tra miaj velkintaj foliharoj.
Tiam mi sentis min ekploronta kaj tiam mi vekiĝis.