La sekreto de la lernejestro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 20

La sekreto de la lernejestro

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Dum tridek jaroj / adiaŭis la lernejestro siajn lernantojn
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Dum tridek jaroj
>adiaŭis la lernejestro siajn lernantojn
> kun larmoj ĉe la finekzameno
> kaj deziroj pri feliĉa vivo.

> Li estas la mastro de la ŝparbanko
> kaj la estro de la komunuma administrado.
Dum tridek jaroj
>la lernejestro skribis la karakterojn de la vilaĝanoj
> en siajn librojn,
>unue laŭvice en la Lernantara Vicaro,

>– kaj ni memoras vivlonge kiuj estis superaj
>kaj kiuj estis malsuperaj, –

>kaj poste en la Komunuman Impostregistron.
La Vicoregistro
estas la granda sekreto de la lernejestro.
Tie estas la nomoj de tiuj kies boatoj venas ŝarĝitaj alborden
kaj pagas la komunumajn impostojn.