Ranunkolo kreskas en neĝo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 39

Ranunkolo kreskas en neĝo

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Ranunkolo kreskas en neĝo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Ranunkolo kreskas en neĝo
> en Majo.
Kun infano sur mamo
> en printempo
iras juna virino
> sur vekiĝantaj herberoj.
Hejmkampo plivastiĝu,
> ŝtonbarilo ripariĝu.
Tero estas mola kaj fekunda
> sub manoj de suno kaj pluvo.
Juna viro frapas tabakokornon kontraŭ ŝtonon
kaj rigardas sian edzinon.
Kaj sur la ruĝa senherbejo jam ludas
neneskitaj infanoj.