La striko | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 27

La striko

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:La revolucio venis el sude en ruĝa libreto al junaj homoj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
La revolucio venis el sude en ruĝa libreto al junaj homoj,
> kiuj legis la libron Kapitola, La terura mistero
> kaj Infanoj de la Ŝtormo.
Antaŭe estis veninta homo kaj provis fondi laboristaran societon,
> sed la varejo de la Komerco ne estis pruntita por tio.
> Li do forlasis la vilaĝon. Sed ĉirkaŭ la sama tempo
> venis letero de Hispanio kaj Portugalio, kaj la salajro de la homoj
> altiĝis je kvin oeroj.
Sed la libreto estis veninta kaj estis legata de kelkaj homoj,
> kiel La terura mistero.
> Tiuj kiuj posedis ĝin ne plu ricevis laboron,
> eĉ iliaj patroj devas elporti tion,
> ke ili havis tiajn filojn.
Poste venis alia letero de Hispanio kaj Portugalio, kaj la salajro
> estis malaltigita je kvin oeroj. Tiam la societo estis fondita
> kaj striko en la vilaĝo. Striko en nia vilaĝo
> dum tuta monato.
Ni sidis en la kabano de mia frato kaj legis la libreton dum tago kaj nokto,
> kaj tien venis vivospertaj dommastroj
> kaj volis kapitulaci. Estis magra kaptado da lumpfiŝoj
> tiun printempon, kaj la moruo ne montris sin en la Fjordo.
Sed ni venkis en la fino, kaj tiam multaj petis Dion beni
> nian komerciston.
Sed la revolucio? Revolucio neniam okazos en vilaĝo.
> La ribeluloj rifuĝis *suden.


Athugagreinar

*suden signifal al Rejkjaviko.