Gasto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 33

Gasto

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Kun duone leviĝanta suno kadrigita en la lita kapopeco
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Kun duone leviĝanta suno kadrigita en la lita kapopeco
> staras la lito de miaj gepatroj ankoraŭ sur la loko,
> flave farbita kaj bril-eluzita, tornitaj piedoj antaŭ longe
> putriĝintaj sub ĝi.
En tiu domo estas la lulilo neniam malplena.
Ĉi tie estas ĉiam iu, kiu ploras.
Laca patrino klinas sin apud unu el infanoj por ripozi
kaj enlasas la dormon – por unu momento.
Tiam ŝi leviĝas kaj kolektas vestojn el anguloj,
> iuj bezonas riparojn, aliaj lavadon kaj pendigon
> *sur ŝnuron por ke la vento trablovu ilin
> dum la nokto.
Granda frato, vojaĝanto en la domo de viaj gepatroj.
Ĉu vi aŭdas, kiel krakas la eluzitaj tabuloj de la kuirejplanko?
Ĉu vi neniam povas forgesi tiun paŝadon?
En tiu domo ŝi portis dekkvar infanojn ĉe sia mamo.
Laŭ tiuj muroj vi trene iris viajn unuajn paŝojn.
Sed imitu ke vi dormas,
ĉar fine iras via patrino
laca al lito.
Kaj en suno,
>ankoraŭ
> kiel antaŭ longa tempo
> vi vekiĝas en la mateno
> kiam ŝi portas al vi matenan kafon.
> Fumas el la taso
> kaj pantranĉaĵo sur la subtaso.