Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 5 | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 14

Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 5

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Do estus dece paroli pri la kunsento de la mondo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
5

Do estus dece paroli pri la kunsento de la mondo.

En tiu tago kiam ni konsentus inter ni
por ĵeti de niaj ŝultroj la jugon de malhonoro
en tiu tago ni rigardos kun fiero al najbaroj kaj amikoj
kaj atendu kaj postulu kunsenton
kvankam ni devus esti certaj pri anticipa kono
de la mallonge vivanta kunsento de la mondo.

Ĉar tiu popolo kiu ne volas pli longe elteni sian jugon
devas veki kunsenton — en favoraj cirkonstancoj —
dum duona tago kaj eĉ unu kaj duona
de bonmoralaj kaj bonkoraj siaj amikoj
— ni ne menciu tiujn duonmoralajn kaj senkorajn —
dum duona tago dum unu kaj duona tago.

Poste tiu kunsento fariĝos rutina tre rapide
kun ĉiu minuto ĝi alprenus novan aspekton:
Tiuj kiuj neniam montris ion krom kapklina antaŭvido
ili nun diru: fervoro plej bonas kun antaŭvido.

Tiuj al kiuj ĉia civilacio ŝajnis malpuro kaj maldeco
akuzos nin pri atako kontraŭ la civilacio.

Tiuj kiuj neniam donis al siaj vortoj alian valoron krom borsvaloro
ofendiĝos en sankteco pro rompitaj ĵuroj.

Tiuj kiuj tenis centojn da milionoj sub sia vipo
akuzos nin pri imperiisma tendenco.

Kaj se vi riskos mem juĝi niajn perfidulojn kaj krimulojn
la krimuloj de la tuta mondo fine trovos humanecon
grunti en kava brusto.

Ĉu devus tiel okazi ke al ni ne doniĝus kunsento
aŭ ĉu estus al ni proponita
kunsento de la malmoralaj?

De la senmaturaj?

De la senrespondecaj?

De la sendiaj?

Tiu kulpo estus certe nia plej granda kulpo
ĝi sola sufiĉus por nia verdikto
kaj elpelado el la regno de la bonmoralaj.

Kaj kiom grandegaj kiaj estis iliaj krimoj
(en la nomo de la civilacieco)
kaj kia ilia malhumanismo kontraŭ la sendefendaj
(en la nomo de Dio)
ili ankaŭ rifuzos al ni la rajton
rigardi nian elpelitecon kiel honoron
tiun rajton honori la rilatecon
kun tiuj kiujn ili subjugis kaj malhonorigis,
ili rifuzos al ni tiun rajton
en la pureco de ilia vundita konscienco —
ili
="">kiuj ĉiam elmerĝiĝis same puregaj
post la krimo
same klare puregaj en sia mensa vido
ili
kiuj ĉiam estas samdolore ofenditaj
kiam la subjugitoj turnas armilojn de la subjugantoj
kontraŭ ilin mem.

Nur kiam ke ni sentimaj rigardas rekte la kunsenton de la mondo
portos la kunsento de la humilaj multoblan frukton en nia brusto.