Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 3 | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 14

Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 3

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Kiu ŝipo kuŝas ankrite apud la havena enirejo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
3

Kiu ŝipo kuŝas ankrite apud la havena enirejo
antaŭ mezmateno inter monto kaj monto . . .
en kiu tutnova tago ni metis piedon sur la bordo
. . . ĉu ni metos piedon surborden?

Nenia risko ke ni renkontos maŝinpafilojn kaj ĉifonojn en ĉi-haveno.
Ĉu ni eble tie ekkonos la trobrilon de nia mortosigno
kaj alia simile eldatiĝintaj juĝoj?
Ĉu okazos al ni forgeso ke tiu loko kunligiĝas al aliaj
surfadenigita por unu ĉeno kun aliaj lokoj?
Stranga ĉeno: ĉi tie ĝi estis konstruita el oro kaj arĝento
Tie ĝi estis eltirita el sango de la perfortitoj.
Ĉie ĝi estas infektita de sublimaj ideoj
de bonmoraleco kaj amo al libereco.
— Ni lasu al ni forgesi ke tiu ĉeno estas sola
pro tio ke ĉi tie ĝi ne estis farita el la monopolo de petrolo
kaj el la morala strikteco de la sukerkana plantejo.

Iam mi aŭskultis parolon de maljuna greka poeto
li estis jam kadukulo
kaj mortis
post kelkaj monatoj.
Kiam mi estis kreskanta sur la insulo Kreto
ni ĉiuj sciis ke la malbono ekzistas senkondiĉe
kaj ne dubis kie ĝi havis lokon
kaj ni sciis kiel ni batalu kontraŭ ĝi.
Tiel sonis liaj vortoj: portempe tiu koncepto
estis perdinta sian teologian signifon
kaj akirinta objektivan signifon kompreneblan al infanoj
kiuj praktike komprenis ĉiutage
sur tiu insulo.

Mi ja scias ke la premo de la tempo estas distancege for
de la momenteto kiam vivo de tuta popolo
fluas en unu eĝon de la justeco.
Mi ne diras ke la tempo povus esti bonorde
kaj aliforme kreita.
Mi scias ke la senditoj de justeco ne povas multon fari
antaŭ ol la aŭskultantoj estas pretaj.
Kaj eĉ se la aferoj estas alie aranĝitaj
estus necese sin gardi kaj memori
ke nenio estas pli danĝera ol la justeco.

Tamen ni atestis ke venos fine tiu tempo
ke ĉiuj aliaj kondiĉoj estas ultimatoj.
Venos tiu tago ke la falso estas falso
la malhonoro malhonoro
kiom ajn eliganta estis ĝia kuŝejo
kiom ajn profunde la noblaj idealistoj
sin klinis en la rubon antaŭ ĝi.

Tiam kaj tie (ekzemple sur Kreto antaŭ sesdek jaroj
aŭ ĉi tie kaj nun) la malbono fariĝas realo
kaj ne ambaŭ bona kaj malbona.
Kaj la fajro kiu brulas sur oni mem estas fajro
kiom ajn naiva tio ŝajnas por al la oreloj de tiuj
kiuj diras: la tempoj estas ŝanĝitaj
kaj forgesis tion atenti
ke la tempoj kontinue ŝanĝiĝas.

Kia tago de feliĉo leviĝas en suferoj:
miloj de voĉoj kaj milionoj sonoras kune
superfortantaj la diktatoran voĉon de nedecidemo
kaj la kavsonan moralon de la senmoralaj.
Tion ni vidis okazi
— kiam la bonmensuloj jam pruvis
ke estonte ĉio starus kvieta —
kaj certe ni vidos tiajn okazojn
kiam komplikaj ideoj fariĝios palpeblaj kiel fero
kaj la mola subprema mano estas mano subprema —
jes, tiu mano estis ĉiam al iu milda
kaj perfidantoj bezonadis plej ofte plej multan kompaton
sed tiu tago venis pli-malpli poste
ke ne estis eble montri al ili indulgon.