Dekkvina poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 15

Dekkvina poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Estis promeso ke mi vivu unu printemp-matenon
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
Estis promeso ke mi vivu unu printemp-matenon
serenan kaj malvarmetan
printemp-matenon
unike aromriĉan kaj vivhavan
ho tiu printempa mateno
kiom bone mi konas ĝin.

Nun mi imagas tiun tempon
kaj tiun lokon
kiu al mi estas promesita
nun mi sentas bone kiom proksima ĝi estas.

Mi konas pli bone ol ĉion alian
la tremon kiu trairas la koron
kiam ĝi aŭdas ke la homoj preterpasantaj
kaj la infanetoj ĉie ĉirkaŭe
parolas sian propran lingvon.

Tamen mi scias egale bone
ke antaŭ la fato plenumos sian promeson
mi devas forgesi tiun printemp-matenon
kvazaŭ ĝi estus la vivo de alia homo.
Kaj mi devas savi min
kaj mi devas firmtemi min al ĉio kio portas min ankoraŭ pli longe for.