Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Manoj kaj vortoj 14Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 2Sekcio:Manoj kaj vortoj
Unua verso:Ho kiaj strangaj instruoj revelacias al la homo
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
2 Ho kiaj strangaj instruoj revelacias al la homo kiam li revokas en memoron denove la ĉagrenojn kiujn li imagis ke li ĉiam konis egale bone! . . . Ĉi tie estis lokita via vivo via korpo adaptita al variaĵoj de la aero kaj ĉiu sezono estis kun vi samkorpa ĉiu tempo de la tago samritmis kun via esto. — Nun vi povas serĉi: serĉante flarema kaj blinda. Kia komparo — en tempo kaj spaco — estas valida kaj utila por tiu kiu estas nek nekonanto nek elkonanto? Ĉu ni iros en krepusko preter la ombroj de la domoj? nek la lumeto malantaŭ la domoj nek la precizmanka bloveto kiu rampas sur la strato nek la publika senkoloro kaj frida gastamo ĉirkaŭe nenio el tio sed ĉio tio estas nekomparebla kun ĉio ajn kaj estis forviŝita kaj forgesita. Mezgrade evoluinta socio — lando duonloĝita eĉ tiuj vortoj estas ne tute veraj. La ĉagrenoj estas veraj kunsento estas vera parenceco kun la plej malproksimaj kaj kun la plej malestimataj estas vera. |