Dudekkvara poemo: Urboj kaj domoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 24

Dudekkvara poemo: Urboj kaj domoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:En profundoj vintraj protekte de praaj tendoj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
En profundoj vintraj protekte de praaj tendoj
ni drinkis ekstere dum ĉiuj juloj je stultaj esperoj
ĉifona almozulo mortblanka klaŭno
en mezvintra profundo —
kian rekompenson vi kredis vin ankoraŭ meriti?

Trioble forta pensulo obstinema glavglutanto
kun dornkronita nankapo indulgema kaj multescia
akra dento de la estonteco obtuza dento de la tempo
ludas sur streĉita kordo de via vivespero.

Korpo ĉifone vestita neforgesema pri ĝojigoj
de aroganta trompo timomanka ripozo
afliktita pro sangado subigita en feroj
kaj karesoj ŝtoniĝas en sekreto kaj indigno.

Aŭ espero aŭ rememoro de multaj ombroriĉaj urboj
ŝiris vian karnaon kaj penetris viajn ostojn
via lando
="">
kiu aperis al vi
promeso kaj graco
kaj rememoro kaj espero
(pri la vereco de tiu maro kontinua kaj amara).