Dudekkvina poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 25

Dudekkvina poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Tra nia koro transverse la mortfajra fronto tiriĝas
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
Tra nia koro transverse la mortfajra fronto tiriĝas
sed la batalo furiozas en niaj varmaj kapoj
centre de ĉiu lando kolizias kolonoj
kaj ĉiu humila domo estas disŝirita batalkampo

de malespero kaj espero – tia estas tiu printempo
kiam arboj vivas en lumo kaj rapida ventblovo
firmaj en ŝtormo kirliĝanta en la vespera brizo —
kie en aŭtumo eblus konservi iliajn ekzemplojn?

Martiroj kaj herooj: vi kiu iun tagon posedis
ĉion sub ekzekutisto kaj pastro al vi estis donita
tiu espero kiu transportas montojn kaj tial vi leviĝis
sentimaj – en malespero kiu skuas montojn

frontanta kontraŭ la nehoma kontraŭ la nemezura
kaj malgranda ĝi estis por vi: via ekzemplo
konserviĝos je aŭtuno kaj jaro kaj dum jarcentoj
martiroj kaj herooj tiu Fenikso kiu naskiĝos

espero kirliĝante en lumo. Mallaŭta voĉo
de sango sub haŭto senprotekta en travidebla koro
de homoj kaj dia lingvo kaj kaŝlingvo de eterneco
de unusola vivo: de spirito de homo kaj simileco de tero.