Dudektria poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 23

Dudektria poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Urboj akceptis vin per plenaj brakumoj . . .
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
Urboj akceptis vin per plenaj brakumoj
nutristinoj patrinoj dolĉe
=""> longe puraj
fero kaj la tero malvarmaj
malfermiĝis glutis vin elsputis vin tutan
komence vi kredis vin libera
malligita sed senprokraste metis
krakantaj minutoj katenon sur vian piedon.

Ligita al la rapido vi havis unu deziron
sekretan kaj silentan: ĉiam daŭrigi
vendi vin al surfaca plezuro kiu ĉiam perdas
tion kio estas kaj ne postrigardas turnas
vivon en morton morton en vivon
kaj omaĝas venkon en malvenkon ĉiam moviĝas
for ja for.

Sed sagacaj kunvojaĝantoj dormpezaj okuloj
kaj spionmankaj ligis vian duonon al sia mondo
venonta urbo: kaj almozuloj putinoj kaj ŝtelistoj
kaj nebulo kaj fetoro kaj densa homamaso malfrutage
kiu potenca ĉirrkaŭfermas vin kaj donas al vi absolvon
kaj logas kaj portas pardonon kaj instigon:

Ekstaru kaj levu ŝarĝon sur viajn ŝultrojn kaj vidu
="">kaj la urbo
akceptas vin per varmaj brilantaj brakoj.