Dudekdua poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 22

Dudekdua poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Ankaŭ tiu tempo aperis al vi al viaj sensoj:
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
Ankaŭ tiu tempo aperis al viaj sensoj: Vi estis promenanta en urbo kie neniu vin konis, haltis sur la placo antaŭ la festene iluminita preĝejo kiu estas pli malnova ol la urbo, klinis vin al la bovlo de la spruĉfonto. Strangaj aferoj ŝteliris en vian menson; ĉu estis la plaŭdetanta akvozumado, la preĝejo kiu atestis ke la homoj estas pli grandaj ol ili ŝajnas, ĉu estis la senparadaj domaĉoj konstruitaj sur la postbombadaj ruinaĵoj ĉirkaŭ la placo kaj la mallaŭtiĝanta murmurado de vojirantoj sur trafikmankaj stratoj post la vagado de la libera tago? Aŭ kio subite donis al vi firman certecon pri la bonegeco de tiu vivo kiu estis vivata precize ĉi tie, tiun vesperon?