Dekoka poemo: Urboj kaj bordoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 18

Dekoka poemo: Urboj kaj bordoj

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Duona vivo norde, duona vivo sude
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
. . . vitam sicutI peregriantes transiere
Sallustius.

Duona vivo norde, duona vivo sude
mi kredas ke multo stranga okazas en la krespusko laŭdirite
sed tion mi plej multe forgesis.

Katoj estas inter la plej abomenaj bestoj kaj ululas en la korto
sed ofte ilia ululo ne estas distingebla
disde ploro de bebo en proksima domo
en proksima domo kiu ne estas mia domo.

Kaj la nigre vestitaj virinoj de García Lorca
preterpasas en senfina taĉmento
ĉe mateniĝo
la vizaĝoj malaperintaj en la animojn.
*-
Kaj la korupto de la moralo kuŝas sur la urbo
kiel peza mano.
La tempo povus troviĝi en iu malproksima loko
tio kaŭzas al mi ĉagrenon ke mi apenaŭ trovas diferencon
inter mateno kaj vespero vintro kaj somero
tamen eble en Kalkuto eble en Kameruno
sed Daniel Esóno el Kameruno kion li pensas
post la kvarvaloraj vortoj?
Tiu ĉi monato jam pasis
Kaj tamen ĝi pasis nekutime malrapde.
Sen dubo ni vivas nuntempe iom formomankan vivon
sed kie ekvilibro estas trovita krom en kontrastoj?
post tri semajnoj mi forlasos ĉi tiun lokon
kiu estas en tro granda ekvilibro sen krei ekvilibron.
La aviadpolico rondiras patrole por la vespero
du kun kaskoj kaj unu oficiro
kaj la avidadistaj lernantoj estas indiferentaj
kiel ĉiuj estas pri ili indiferentaj.
En la mateno mi havis parolon kun mia konato el Heidelberg
ili nun firme decidis ekiri ankoraŭ por venki la mondon
sekrete en strebsamkeit
en honoro de la venkintoj
(„mi estis en Anglujo, militkaptito“ (tio estu mia fiero)).
Maljuneca pluvo pezeca pluvo
flustras al mi mishumorajn vortojn.
Mi memoras ke mi konis iufoje alian pluvon
– foje solvo foje ĝojo foje bolanta energio –
[sed] estis antaŭ longe. Estis multaj eksterlandanoj en la urbo
kaj mi cerbumis ĉu mi estis unu el ili
mi havis la strangan opinion ke ili estis ĉie fremduloj
mi havis la samajn sonĝojn nokton post nokto.
Mi amuzis min ankaŭ serĉante ideojn malfidindajn
Tio foje ŝajnas liveri al ni iun veron
. . . sed se tiuj domoj estus naturaj fenomenoj: kumulasoj
Aŭ vertikalaj marbordaj rokoj . . . ne, tio estus eksceso.
Mi sidis longe en la mateno sur kafoteraso kaj fumis
Multajn cigaredojn provante konstrui por mi novan someron.
Murmuranta vento kaj ŝanĝiĝema volbo de foliverdo
Partoprenas en mia sitacio.