Manoj kaj vortoj - Naŭa poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 9

Manoj kaj vortoj - Naŭa poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:La granda ĝojo: ne scii kiam vi prenis mian manon
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
La granda ĝojo: ne scii kiam vi prenis mian manon
ĉu vi prenis mian manon
— aŭ ĉu niaj manoj estis nur manoj —
kiam ni kunparolis: ne sciantaj ĉu ni kunparolis
— aŭ ĉu niaj vortoj estis nur vortoj.

Kaj la plej granda ĝojo kiam la tempo venis ke ni sciis
ke niaj manoj kaj vortoj estis vivantaj kaj perfektaj
sed ne nur manoj kaj ne nur vortoj.