Manoj kaj vortoj - Deka poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 10

Manoj kaj vortoj - Deka poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Iafoje vidiĝas ke nia vivo povus egalvalori fikcion.
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Und wenn der Mensch in seiner Qual verstummt . . .

Iafoje vidiĝas ke nia vivo povus egalvalori fikcion.
Kiom dolora sperto estas tamen eltrovi
— ne malpli ol eltrovi ke la amo — aŭ la libereco — aŭ
la justeco — estas pli ol vorto.

*
Al la vido de homo staris egale pura kiel antaŭe tiu bildo
kiun li provis en furiozo forviŝi per ĉiutaga scivolema
kaj objektiva pensado dum multaj jaroj.

Se li pripensis ĉiujn ĝiajn trajtojn li timis ke lia mondo
estus superfortita, tial li inzolis nur frakciojn el ĝi:
multfoje purigitajn kaj difektitajn ili konservis malgraŭ mistraktoj
semojn de tio kio iam estos refoje kompleta.
Kvazaŭ liaj misfaroj ne estus malestimitaj, kvazaŭ li neinda
ne estus forgesita malgraŭ lia malfido, — kun kioma maljusto
li lasis la justajn pagi pro la feliĉaj, kioma estis lia furiozo
kontraŭ la senkulpaj rememoroj de rememoroj.

*
Li povis supervenki la hontindajn fatalportantojn,
li povis postuli de ili iliajn mandatojn, li povis alvoki antaŭ
tribunalon tiujn kiuj liberigis iliajn langojn. Sed tamen estis
lia venko simila al humileco, kaj lia humileco ne povis
moderigi sian triumfon.

*
Egalvaloro de du ultimatoj: du tagoj, unu pasinta kaj la alia
pasanta, du plorĝemoj, du korpoj turmentataj en sufero,
du sendormaj noktoj, dum nepriskribeblaj ridetoj de feliĉo,
— kaj li mallicis krii – kiu povus kompreni lian krion,
— kaj eĉ se li krius kiu povus aŭdi lian krion? Neniu milda dio
donis al li la gracon ke li povu diri pri sia sufero.