Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Manoj kaj vortoj 8Manoj kaj vortoj - Oka poemoSekcio:Manoj kaj vortoj
Unua verso:Certe vi estas serĉanta ion
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Certe vi estas serĉanta ion
ĉiam tuta (kvankam vi tenas tion strikte sekrete) okuloj kiuj ja estas ĉiame klaraj kvankam al malmultaj doniĝis vidi tion plenkreska knabino dum ŝtormo furiozas. Sed cetere knabineto kiu neniam ĉesas serĉi eble vi perdis esperon eble forgesis longajn aŭtunajnvesperojn fjordojn kaj vojojn tial vi ricevas pardonojn pro ĉio tial vi ĉiam diros al mi la veron. Kaj ĉar la nokto sola scias la tutan veron vi scias ŝanĝi helan tagon en nokton ne dubante, ne ĉesante dubi vi scias ŝanĝi nigran nokton en tagon en okuloj kiuj ĉiam konservas rideton – kiuj brilas dum tagoj kaj noktoj – kaj ĝuas la unuajn spirojn de la mateno kun mi kaj kredas kun mi ke la mondo estas kompleta kaj pasinta kaj fora sen postsopiro kuniĝas kun vi kaj nudaj paŝoj trovas nur apertajn pordojn. |