Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La kvardek oka Pasiona psalmoUnua verso:Vespere iris al Pilato
Aŭtoro:Hallgrímur Pétursson
Tradukanto:Stefán Jónsson pastro
Fonto:Islanda antologio. Proks. dato:≈ 1650–1675
Grupo:Islanda
Klarigoj
Tiu ĉi traduko preskaŭ havas la saman metron kaj la islanda originalo, Fertugasti og áttundi Passíusálmur de Hallgrímur Pétursson.
La kvardek oka Pasiona psalmo
Pri la flankvundo de Jesuo
1. „Vespere iris al Pilatola Judoj, kiuj petis lin, ke la korpoj en morta stato sur la krucoj ne trovu sin, ĉar proksimiĝis la sabato.“ Tiel la Skrib’ instruas nin.
2. „La soldatoj obeemerompis la krurojn de la du kiuj rapidmortis ĝeme, sed la membrojn de Jesu’ ili ne tuŝis petoleme, tial ke li ne vivis plu.
3. Unu soldato tre kruelapikis la flankon de Jesu’ per lanco ĝis la koro hela; elvenis tial granda flu’ de sang’ kaj akvo – pri la bela profetaĵo ne dube plu.“
4. Pri morta infanaro siazorgas Dio – sola li; kvankam putriĝas karno mia, tamen konsoliĝas mi; ne plaĉas al l’amego dia, ke disrompiĝu ost’ al ni.
5. Kreis bona Dio miapravirinon antaŭ ni el la flanko de la pia Adamo, dum dormegis li; sed post ekvekiĝo lia doniĝis bela nom’ al ŝi.
6. Post l’ekdormo flankvunditaJesuo Kristo zorgas pri la kristanaro, konstruita el sang’ kaj akvo de mem li; sed post la ĉielir’ benita pli belan nomon havis ĝi.
7. Lernu, kiel la bapton purankompreni ĝuste devas vi: Ni vidas korpe l’akvon nuran sed per la kredo vidas ni krome la sangon dinaturan de l’fil’ de Dio – ĝojas mi.
8. Tomaso, apostolo via,feliĉa estis, fil’ de Di’, ĉar per propra mano sia flankvundon vian palpis li. Estu permesata tia vidaĵo al malsana mi.
9. Ĉiu vejn’ de Kristo miadum la sufer’ malfermis sin; la sang’ el lia korpo dia fluegis ĝis la krucofin’. Per elaĉeto bona sia la fil’ de Dio savis min.
10. Ne fermis la Sinjor’ la diankorvejnaron – glor’ al li, por ke veran amon lian ekvidu kaj konfesu mi. Jen, tial kompategon sian Jesuo donas, hom’, al vi.
11. La bestoj tra l’flankpord’ enirisen l’arkeon de l’homar’, por ke ili – Dio diris – saviĝu sur la vasta mar’. Tiel sendanĝere spiris ĉio malgraŭ la ondar’.
12. La vivpordon de flanko siamalfermadas Krist’ al ni, por ke pri senhelpa mia animo bone zorgu li; se restados mi en tia estej’, neniam mortos mi.
11. Tra fenestro Noa vidisla ĉielon super ni, dum li tre malĝoja sidis pro l’diluvo, sed post ĝi pro l’sunlumobril’, li fidis al la konsolanta Di’.
12. La ĉielon, tra l’dikorode Jesuo, vidas mi; l’amobrilon de l’Sinjoro mi do ekscias; kaŭzas ĝi, ke la granda kordoloro malaperas for de ni.
12. Al Moseo rokfrapantaaperis pov’ de l’ dikompat’, pro l’akvo freŝa elfluanta pliboniĝis do la stat’ de ĉiu laca, soifanta malsana hom’ de l’ juda ŝtat’.
13. Kiam la koron de filo siatre kolere frapis Di’, elfluis freŝa fonto dia tra tuta mondo tiu ĉi; apud hela puto tia benon kaj forton havas mi.
14. Soifanta, ĉe puto tiavere refreŝiĝos mi; en tiu ĉi kaŝejo dia mi ne timos – dank’ al Di’. Min feliĉigas kredo mia, la vundojn de Kristo palpas ĝi.
15. Mia kor’, Sinjoro mia!malpurega faris sin; lavu ĝin per sango via, mi humile petas vin. Ho, vi kompatego dia, mizeregan savu min.
16. Miaj korovejnoj piajamu, laŭdu, gloru vin, sed korosang’ kaj vundoj viaj savu, ravu, benu min. Am’ eterna! koroj niaj vin dankegu ĝis la fin’. |