| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Ne povas mi dormiUnua verso:Nokte mi ne dormis
Aŭtoro:Guðmundur Ingi Kristjánsson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 21a 12a Novembro 1995
Proks. dato:≈ 1950
Dato:1938
Grupo:Islanda
1. Nokte mi ne dormis ĉar pezas sopir’sopiras mi kreskon kaj humon, kiel sonĝas ligit’ pri libera forir’, kaj infano patrinan brakumon.
2. Vespere ĝardenojn dum pasa preter’vizitas min iom kvieto, ĉar eĉ en la urbo odoras aer’ je flora arom’ por poeto.
3. Sed eĉ frumatene forestas trankvil’,evitas min daŭra dorm-beno. Mi sonĝas kultivon, sen dorma simil’, ĉar vokas printempa alveno.
4. La tago proksimas en milda silent’,sed akras la paso de l’ horoj, ĉar bolas en koro dezira turment’, sopiro al teraj odoroj.
5. Ne povas mi dormi, ĉar varmas la pens’pri kresko kaj humo sen fino. Malligu ligiton. Senkulpas la mens’, infanon brakumu patrino. |