Hejme. Injeto ĉe la ŝpinilo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Montarino 2

Hejme. Injeto ĉe la ŝpinilo

LA MONTARINO
Sekcio:La Montarino
Unua verso:Aŭtunas. Veteraĉo
Aŭtoro:Garborg, Arne
Proks. dato:≈ 2000
Dato:1895
Grupo:Norvega
Injeto ĉe la ŝpinilo
Aŭtunas. Veteraĉo
kun pluv’ kaj venta frid’!
De bird’ fenestrenklako.
Enven’? Ho vana fid’!
Sed sub la bona forn’
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm’.
Jen kuŝas ĝi sonĝante
kun straba okulum’,
kaj ĉion forgesante;
ĝuindas nun varmum’.
Nenion diras ĝi,
spekte sin kaŝante
kun vosto ĉirkaŭ si.
Jen kiel silkobulo
ĝi kuŝas en la fel’,
mien’ de dormemulo,
sen ungoj por kruel’.
Senzorga rigardet’
elglimas el okulo
kun svaga ronronet’.
*
Ĉu foren vi vagadas
en viaj sonĝoj nun?
Ĉu eble nur dormadas
la pensoj en mallum’,
aŭ el la pasintec’
la bildoj ariĝadas
de l’ tempo de princec’.
Plej bela princ’ de l’ mondo
vi iris en l’ arbar’,
sur ŝultroj or-har-ondo,
kaj viglis temerar’
en loga konsider’
pri in’ plukanta berojn
sur ejo ĉe river’.
Sed venis sorĉistino
el hejmo de trolin’;
aj volis, flatulino,
ke l’ princo amu ŝin.
Li saltis en malŝat’.
Eksorĉis la trolino,
kaj ŝanĝis lin al kat’.
Li poste migri provas
trans mont’ kaj arbustej’
kaj fine vojon trovas
al nia hejma ej’.
En pac’ ĝis vivofin’
ripozi li nun povas
en rev’ pri sia in’.
Ho — hu! La veteraĉo
kun pluv’ kaj venta frid’!
De bird’ fenestren klako
petanta pri invit’.
Sed sub la bona forn’
jen sur la tola sako
maljuna «Mons» en dorm’.