Tag’ alvenos de kolero | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Tag’ alvenos de kolero

Unua verso:Tag' alvenos de kolero
Tradukanto:Holz, Guido
paĝo(j)106–110
Proks. dato:≈ 1250
Grupo:Latina

Klarigoj

Traduko de la fama latina himno, Dies irae, Dies illa, sekvenco en mesoj por mortintoj.
1.
Tag’ alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.
2.
Kia do tremado estos,
kiam la juĝist’ majestos,
ĉiujn per rigor’ molestos.
3.
Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.
4.
Morto kaj naturo miros,
kiam hom’ el tombo iros,
al juĝist’ respondon diros.
5.
Juĝisto kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.
6.
Li por la juĝo eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far’ decidos.
7.
Kion diros mi mizera?
Kie propetant’ sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.
8.
Reĝo de altec’ terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.
9.
Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!
10.
Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.
11.
Juĝanta Vi kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.
12.
Ĝemiĝas min abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di’, indulgu min per beno.
13.
Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul’ proponis,
eĉ al mi esperon donis.
14.
Mia preĝ’ ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.
15.
Post mutigo de l’ damnitoj,
post punad’ per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.
16.
Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.
17.
Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.
18.
Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro
19.
hom’ leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.
20.
Ho Jesuo, pro fidel’
gvidu ilin al ĉiel’.
Amen.