Innskráning ritstjóra |
Holz, Guido 1920–1989
D-ro Guido Holz estis germana esperantisto. Li estis gimnazia instruisto pri la germana kaj la franca kaj pri katolika religio. En la Esperanto-movado li estis konata kiel tradukinto de poemoj, himnoj kaj kantoj. Ĉirkaŭ 50 de liaj kantoj eniris la ekumenan himnaron Adoru.
Lia ĉefa verko en Esperanto estas la dulingva libro Tra(nskon)dukoj (eldonejo Armin Gmeiner, 1989), kiu entenas tradukojn de pli ol 80 poemoj el pli ol 800 jaroj de germana kulturo. Ekstermovade Guido Holz kunlaboris en la Societo por la germana lingvo. Holz, Guido tradukanto de poezio de Tomaso el CelanoPoemoTag’ alvenos de kolero ≈ 1250 |