Se mi benus harp-sonoro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Se mi benus harp-sonoro

Unua verso:Se mi benus harp-sonoro
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 20a 12a julio 1995
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
1.
Se mi benus harp-sonoro,
kordo pura, sone mola,
tiam mi per kant’ el foro
serĉus vin, iranta sola.
2.
Kiam la printemp’ ĉirkaŭe
volvas rozon per roseroj,
venu al mi adiaŭe
aŭdi kanton pri esperoj.
3.
Pli malpeza viv’ sin trovus,
daŭrus lumo en l’ animo,
se „karega“ vin mi povus
nomi en la malproksimo.
4.
En palacoj de l’ esperoj
multon nutras am-sopiro.
Vian koron, sen suferoj,
volvu mia sun-deziro.