Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Tempo nenieĉa, tempo ĉioecaUnua verso:Por kio valoras la vorto poezia?
Aŭtoro:Hannes Pétursson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)8–10
Proks. dato:≈ 0
Dato:2002
Grupo:Islanda
Klarigoj
La originala poemo en la islanda aperis en la poemlibro de Hannes Pétursson „Stund og staðir“ (Tempo kaj lokoj) 1962, p. 49.
En la islanda la nomo de la poemo kaj la unua verso estas: Stund einskis, stund alls Hvers mega sín orð ljóðsins?
Por kio valoras la vorto poezia?
La ŝtalo ekhavis flugilojn kaj soras foren super la domicilo de l’aglo. Por kio valoras tiu vorto? La reto de l’poem’ rompita? Farita el la paŝtuŝoj de la kato la radikoj de la roko. Ho tagoj kiam la mondo estis fiŝo en la kaptilo de la poemo. II Ridinde eta popolo sub la vasta ĉielo de historio printempece naskita. La flugiloj de la pasinteco vin portis cele al via libereco – via revo kaj la lando sankta roko en la maro. Ĉu vi atendas la fluson sur ŝero katenita? III Kia forporto al sklaveco en la dezerton. Ni pene vivtenas nin per la saĝo de la sloganoj. Kaj´aferoj en vico kiel nokto kaj tago firmstaraj kontrastoj: ŝtono floro. Morto kaj vivo konstruas sendependaj ŝtatojn. Kia forporto al sklaveco el la hejmo en la dezerton. IV Miaj versoj ekkaptu la vivon de la printempo! senpaciencajn riverojn gravedajn terenojn sen hezitajn birdojn en la nuboj Ĉar fridaj ventoj venos al la urbo avidaj je la folioj de la arboj kaj je la kvieto de la akvo avidaj je la tegmento super mia kapo. V Ardanta penso kio vin plutenas? Ĵetu viajn flamojn sur la vivon de ĉi tiu tago: sur nian ŝanceliĝantan riskon nian konvinkon nian senvizian vorton. Bruligu ĝis cindro ĉi domicilon de la mensogo ĉi neston de la vanteco. VI Lante kaj lante forbloviĝas la montoj en la brakumo de la ventoj forfluas la montoj eklokigas vian mondon. VII Stranga tagiĝo: kontraŭ silentiĝinta dio maljuniĝas miaj okuloj transpasas mia vivo. Stranga: tempo, markita de dividitaj volo kaj timo saturita de plej profunda mallumo sed tamen tiel nobla tamen tiel bela kaj tamel tiel nova. |