Paco | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Paco

Unua verso:Amnestezo? Ne, ĝi pozitive
paĝo(j)N-ro 99–100 9-a jaro. Islanda eldono Februaro–Marto 1962
Proks. dato:≈ 1950–1975
Anestezo? Ne, ĝi pozitive
vivon kaj movon de l’ animo kronas
ekster difino kaj parola tuŝo.
Sentojn vastigas kaŭze de apero
de stranga, elprofunda vidkapablo
trans vorta precizigo, tamen grava
volorojn* por ordigi: ĝi forigas
la senton akireman, elkovritan
de memopria okupiĝ’ anima,
transante personecojn. Ĝi sentigas,
ke brilon de antingo pleje pruvas
kapablo de malŝloso al trezoroj
tenataj krampe de natur’ malvasta.
Prikapton al senfino ĝi potencas,
alvokon trans la limojn. Emocia
efiko ĝia estas malleviĝo
de la tumultaj tromboj. Ĝi konservas
de l’ energi’ risortojn, kaj samtempe
ilin mastras por la evitigo
de pensoj paralizaj. Ĝi donace
venas sen kuntreno post devigo;
intenca alcelado transpasigas
facile al bastarda suroganto,
anestezo. Mensojn svingas larĝe
al fundaj interesoj: memkontrolo
ĝi estas plej ampleksa, kaj en vasto
perdiĝas memoj opaj. Jen spiriton
pribenas fine pleje motivitaj,
realaj interesoj, ne diskuras
ideoj lude. Jen la paco!