Kreskanta amo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Kreskanta amo

Unua verso:En pensoj, amikino, mi venas al vi
Proks. dato:≈ 2000
En pensoj, amikino, mi venas al vi,
en vian loĝejeton, kiel kanto.
Kaj dum la horoj pasas parolas mi pri
la ponto kiu faras Esperanto.
Kaj kvankam tre malgranda nun estas la am’
ĝi estas post momento kaj poste ĉiam
treege granda kiel elefanto.