Kailas, Uuno 1902–1933
UNU POEMO
Uuno Kailas (origine Frans Uuno Salonen) estis finna poeto, verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis kiel filo de bienulo en Heinola.
En 1920–1926 li sporade studis en la universitato de Helsinki estetikon kaj modernan literaturon, sed preferis okupiĝi pri verkado kaj tradukado. Post sia militservo (1923 – 1925) li laboris kiel stilisto, recenzisto kaj ĵurnalisto.
Kailas apartenis al la plej gravaj finnaj lirikistoj de la periodo inter la mondmilitoj. Li estis „prototipo“ de suferanta kaj malsanema artisto, kies verkoj temis ĉefe pri etika luktado, kulposento, MEIRA ↲
Uuno Kailas (origine Frans Uuno Salonen) estis finna poeto, verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis kiel filo de bienulo en Heinola.
En 1920–1926 li sporade studis en la universitato de Helsinki estetikon kaj modernan literaturon, sed preferis okupiĝi pri verkado kaj tradukado. Post sia militservo (1923 – 1925) li laboris kiel stilisto, recenzisto kaj ĵurnalisto.
Kailas apartenis al la plej gravaj finnaj lirikistoj de la periodo inter la mondmilitoj. Li estis „prototipo“ de suferanta kaj malsanema artisto, kies verkoj temis ĉefe pri etika luktado, kulposento, angoro kaj morto. Li estas nomata „poeto de sonĝo kaj morto.“ Dum kelka tempo li verkis en ekspresionisma stilo, kun kiu li konatiĝis per sia traduklaboro, sed poste returniĝis al rigida klasisismo.
Kailas aperigis dum sia vivotempo 5 poemarojn kaj multajn tradukojn de poemoj kaj romanoj. Posteume estis publikigitaj poemaro, novelaro kaj diversaj kolektoj el lia verkaro.
Kailas ricevis la Ŝtatan Literaturpremion en 1926, 1928 kaj 1931 kaj Premion de Finna Literatura Asocio en 1927 kaj 1933.
En 1929 Kailas malsaniĝis pro skizofrenio, al kio verŝajne kontribuis traŭmatoj de la infanaĝo kaj problemoj pri la seksa identeco, kaj preskaŭ samtempe ankaŭ pro ftizo. Post mallonga restado en malsanulejo li vojaĝis al Francio por resaniĝi, sed mortis tie en 1933. Li estas entombigita en Helsinki.
↑ MINNA