La elfreĝo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La elfreĝo

Unua verso:Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Tradukanto:Grabowski, Antoni
paĝo(j)52–53
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:germana

Klarigoj

La nomo de la poemo kaj ĝiaj du unuaj versoj en la germana:

> Der Erlkönig

> Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
> Es ist der Vater mit seinem Kind.
La poemo estas tradukita laŭ ritmo de la originalo, por la muziko de Schubert.
1.
Kiu rajdas tra nokt’, kun vent’ pro l’ vet’?
Jen estas patro kun infanet’;
li havas knabon en zorga pen’,
lin tenas varme en ĉirkaŭpren’.
2.
„Filet’, vi kial ektremis pro tim’?“
„Patreto, jen! elfreĝ’ en proksim’!
Elfreĝo kun trenaĵ’ kaj kron’!“
„Filet’, ĝi estas nebulzon’.“
3.
„Ho venu do, infan’ al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi.
Ĉe l’ bordo brilas kolora flor’,
mia panjo havas vestojn el or’!“
4.
„Patret’, ĉu vi aŭdas, ho mia patret’,
kion promesas elfreĝ’ en sekret’!“
„Ne timu, filet’, ne timu vi,
murmuras vent’ en velka foli’.“
5.
„Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj belvartos vin:
La filinoj, lertaj en danca rond-form’,
kantante, dancante vin lulos al dorm’.“
6.
„Patret’, ĉu vi vidas, patret’, mia kar’?
En lok’ malhela jen elfinar’!“
„Filet’, filet’, mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize.“
7.
„Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet’,
se mem vi ne iros, mi prenos sen pet’!“
„Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor’!“
8.
La patro tremas, kun granda rapid’,
li rajdas, en brakoj veplendas la id’.
Alvenas li al hejma kort’,
infanon prenis jam for la mort’.