Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Libroj de profetoj. V. Nepreco. Aŭ libro de MahometUnua verso:Nur unu Allaĥ, unu nur lia Profeto
Aŭtoro:Lange, Antoni
Tradukanto:Grabowski, Antoni
paĝo(j)83–84
Proks. dato:≈ 1900–1925
Grupo:Pola
Klarigoj
Rimarko. Ĉiuj poemoj en „La libroj de profetoj“ estas verkitaj en la artoplena formo de t. n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. – La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua – ĝia dua, la kvina – ĝia tria, la dua – kvara, la kvara – kvina, kaj fine la tria – ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, MEIRA ↲
1. Nur unu Allaĥ, unu nur lia Profeto.Do kiam li, kovrite per fel’ de kamelo, sola meditis inter araba dezerto, tiam al li ekvokis Allaĥ el ĉieloj: Iru, mia profeto, diru al popoloj, ke plej alta el leĝoj estas la Nepreco!
2. Jen super ĉio regas senŝanĝa Nepreco:Mizera almozulo, plej alta profeto, reĝo, potenca estro de multaj popoloj, ne havas pli da povo ol hund’ aŭ kamelo, kontraŭ potenco, kiu fluas el ĉieloj al grandaj urboj kaj al araba dezerto.
3. Sur maro – en arbaro – aŭ en la dezertovi ne forkuros sorton, kiun la Nepreco per eterna verdikto sendas el ĉieloj. Nek sen ĝia, ordono naskiĝas profeto, nek vi ploros la perdon de via kamelo, nek por interbataloj leviĝos popoloj.
4. La steloj – la brutaroj – same la popoloj,kiuj velas sur maroj – aŭ en la dezerto kuraĝe migras dorse sur sia kamelo, devas subiĝi al la senceda Nepreco – kaj de neniu reĝo – neniu profeto – ŝanĝita estos alta verdikt’ de ĉieloj!
5. Nevenkebla jen estas volo de ĉieloj!Do humiliĝi devas antaŭ ĝi popoloj: El ĝi nur la senmorta naskiĝas profeto! Ĉiun larmon – kaj ĉiun palmon en dezerto, kiel kalkul’-ciferojn, – tiel la Nepreco konas – kaj prikalkulas paŝojn de kamelo.
6. Do vi, migrante sur la dorso de kamelo,ne atentu, ĉu vento muĝas el ĉieloj; ĉar kiam ĝin ordonas senceda Nepreco, unu haron ne perdos vi inter popoloj, nek pereos sur maro, nek inter dezerto! Tiel parolis Allaĥ – aŭskultis Profeto. Do leviĝis Profeto – en fel’ de kamelo, el sovaĝa dezerto – laŭ voĉ’ el ĉieloj – iris li al popoloj – anonci Neprecon. |