La du grenadistoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La du grenadistoj

Unua verso:Du grenadistoj al franca ter'
Tradukanto:Kalman Kalocsay
paĝo(j)41–43
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:germana
1.
Du Grenadistoj al franca ter’
reiras, kaptitaj Ruslande,
kaj post ating’ de germana kvartir’
malĝojas kapklinante.
2.
Ĵus ili sciiĝis pri tio, ke, ve,
Francujo pereis, batita.
Disfalis venkinte la brava arme’,
la imperiestro – kaptita.
3.
Ho, ploris nun ili en kuna plor’
pri tiu frap’ katastrofo.
La unu diras: „Ve, dolor’!
Brulegas la vund’ malnova.“
4.
La dua diras: „Jen la fin’!
Mi kun vi mortus prefere,
sed sen mi la infan’, edzin’
pereŭs ja mizere.“
5.
„Eĥ, kio ja edzin’, infan’!
Min movas dezir’ pli ekscita.
Ili almozpetu, se mankas pan’!
La imperiestro – kaptita!
6.
Plenumu unu peton, frat’:
se mortos mi pro l’ vundo
la korpon kunportu al la franca ŝtat’,
enfosu en franca grundo.
7.
L’ ordenon kun la ruĝa *bant’
vi al mi surbrustigu,
pafilon metu al mia flank’,
ĉe l’ zon’la glavon ligu!
8.
Mi tiel kuŝu sub tomba ŝton’
en muta gard’ postenante,
ĝis mi aŭdos foje, ke tondras kanon’,
ĉevaloj kuregas henante.
9.
Mia imperiestro ja rajdos ĉe l’ tomb’,
mil glavoj tintos kaj fulmos.
Mi tiam armite leviĝos de l’ tomb’,
lin ŝirmi, lin gardi mi sturmos.“


Athugagreinar

7.1 Temas pri la franca ordeno de la Honora Legio.