Malpura poemo pri puraj trinkaĵoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Malpura poemo pri puraj trinkaĵoj

Unua verso:Mi ne pridubas ke duonan feliĉon de infano povas enteni . . .
paĝo(j)Dudekkvara numero; 12a Novembro 1966
Proks. dato:≈ 1975–2000
Grupo:Islanda
Mi ne pridubas ke duonan feliĉon de infano povas enteni unu botelo de coca cola, eble la tutan boteloj de la pli granda tipo. Estas nobla trinkaĵo deveninta de la propra popolo de Dio kaj neniu popolo estis pli fidela al la islandanoj kiel nia ĉefministro laŭdinde vortumis en sia Novjara parolado antaŭ ne longe. Sed kiu ajn estas la kaŭzo de la pompaj reklamoj en la televido tamen ĉiam elvokas en mia menso rememoron pri etaj musidoj kiuj estis rezervataj en flakonoj sur breto en alta panelŝranko hejme en nia vilaĝo. Ili jam havis sulkajn rostretojn de maljunulo kvazaŭ ili daŭre maljuniĝis en la alkoholo kaj verdire ili tre mizere aspektis, la kompatinduloj, tamen la likvaĵo en iliaj flakonoj est, iĝis preskaŭ tiel bruna kiel coco cola kaj devus esti vekintaj iometan ĝojon eĉ en la koro de morta besto. Pro tio mi ekpensis ke malgraŭ ĉio la tuta vivfeliĉo eble ne troviĝas en unu botelo de coca cola: aliaj sanigaj fontoj eble ankaŭ havas siajn avantaĝojn. Tiam mi rememoras mian malnovan amikon kiu konfirmacia aĝo havis tiom dispusitajn glandojn sub la mandibl-randoj, ke „mi ektimis ke la butono* tute estu dispusita de la trunko je mia dudeka aĝo“, kiel li tiel krudece vortumis. Tiam li laŭ konsilo de saĝaj homoj komencis lavi siajn abscesojn per pura marakvo ĉiumatene, eltrinkis da ĝi du taŝojn kaj plenbuŝon da memfluinta ŝarkoleo je malplena stomako. Post unu monato li estis tute sana kaj neniam poste li malsaniĝis. „Estis nemiksita islanda marakvo, mia ulo“, li diris, „kaj tamen la mara teritorio tiam nur estis tri mejloj laŭ dana traktato kun britoj kiuj en rabato ricevis unu islandan moruon kun ĉiu buŝpeco de dana porkaĵo. Sed ni malamis la subpremanton, kaj la malamo al la tirano estis miksiĝinta kun la marakvo kiel forta medikamento kiu miksiĝis kun la varma sango de homo. Li liveris duoblan vivlaboron, unu sur firma grundo, la alia sur la maro, nun li restadas en la hejmo por la maljunaj marbravuloj, havante preskaŭ naŭdek jarojn: „Kvazaŭ putra ŝipaĉo tirita en ŝipŝirmejon post kvardek fiŝkaptaj sezonoj kaj vere mi estis la plej dorlatata infano de la feliĉo“, li diris al mi lastan jaron.
Certe estas ebleco ke coca cola estas pli saniga kaj duoble pli saniga ol marakvo. Tion oni povas definitive nur provi post egala spertado kiel pri la oceana akvo. Diversaj homoj tamen opinias ke estas elspezo de tempo tion atendi kaj almenaŭ estus provinde uzi pli grandajn botelojn. Ili prave sugestas ke ĉiuj povus profiti el tio, se ĝustmaniere farite.