Nur korvoj du | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Nur korvoj du

Unua verso:Ĉi tie eĉ la suno letarigas
paĝo(j)42
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:2014
Ĉi tie eĉ la suno letargias
kaj voĉas tre mallonge al la homoj;
nur korvoj du la sunon liturgias
per ringaj movoj, enaeraj zumoj.
Distie la odoroj de la stratoj
preteras la percepton duondorman,
nur korvoj du plenvekas, inter kotoj,
super silento neĝa, tagon firman.
De tie ili spektas la abundon
kaj grake mokas la neniam satajn
ĉar flugas ili en majestan ondon;
for tie, manoj svingas superŝutajn
salutojn kaj admiras la vivindon:
nur korvoj du plenĝuas lumojn grotajn.