Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Blanka vi bela Island’Unua verso:Blanka vi bela Island’ kaj bone vivdona patrino.
Aŭtoro:Jónas Hallgrímsson
Tradukanto:Stefán Sigurðsson (islanda esperantisto)
paĝo(j)3–4
Proks. dato:≈ 1825–1850
Grupo:Islanda
1. Blanka, vi bela Island’ kaj bone vivdona patrino.Fore pratempa la fam’, far’ de hero’ kaj liber’.
2. Daŭras nenio laŭ norm’, kaj tempo de fam’ kiel torĉolumas en longpasintec’ laŭ fulmefiko dum nokt’.
3. Belis benriĉa la land’ kaj blank-glaciejaj montpintoj,ĉarmis serena ĉiel’, ĉie brilhelis la mar’.
4. Vele la patroj marvoje alvenis por serĉi liberon,trovis en tiu ĉi land’ teron de ben’ kaj feliĉ’.
5. Fondis jen hejmon je fid’ en flora la sino de l’valoj,noblis je sport’ kaj renom’, novojn ja spertis en ĝu’.
6. Supre ĉe roko de laf’ kie fendon enfalis kaskadostaris pratempe de l’ŝtat’ ŝtona en ej’ parlament’.
7. Tie pratempe akcepto de kredo kristana okazis.Tie pritraktis ĉefar’ temojn de leĝoj kaj juĝ’.
8. Rajdis hero’ regione, en rod’ pompis ŝipoj ĉe bordo,venis el vasta la mond’, varjon alportis trans mar’.
9. Stari ne povas ni strebe en stato la sama longtempe,aŭ progresadas la hom’ aŭ por li malas la fakt’.
10. Kion do povis ni paŝe dum pli ol duona jarmilo?Ĉu nia gent’ je progres’ gajne iradis ĝis nun?
11. Belas benriĉa la land’ kaj blank-glaciejaj montpintoj,ĉarmas serena ĉiel’, ĉie brilhelas la mar’.
12. Supre ĉe roko de laf’, kie fendon enfalas kaskado,alte sur Roko de Leĝ’ staras ne plu parlament’.
13. Bov’ tretas budon de Snorri kaj beroj sur roka sanktejokreskas por ludo de korv’ kaj por la gaj-infanar’.
14. Jen, vi junula la ar’ kaj filoj plenkreskaj de l’ lando,patran la famon popol’ plene forgesis jam nun. |